Tranoktado


Multe pli ol 300 litoj estas disponeblaj en Herzberg (kun siaj vilaĝoj) kaj en favorprezaj privatapartamentoj, gastodomoj kaj en hoteloj. Loĝiga servo de LKK pretigis apartan broŝuron, kiu listigas ĉiujn loĝeblecojn, servojn kaj informos ĉiujn aliĝintojn.

Vian tranokt-deziron vi povas antaŭanonci per la reta aliĝilo,  bv. serĉi la formularon en la menupunkto Aliĝo, punkto 1.

La eblecoj varias de 4-stela hotelo ĝis amasloĝejo, la prezoj same varias de ĉ. 50 € ĝis 10€ (persono/nokto) 

La plej favorpreza solvo povas esti la luado de privataj apartamentoj por ĉ. 2-10 personoj, do familioj, malgrandaj amikaj grupoj bv. pensi ankaŭ pri tiu solvo.

Por grupoj de ĉ. 10-30 (aŭ pli ol 30) personoj ni havas apartajn ofertojn, do bv. nepre kontakti nin por priparoli la detalojn:

LKK, loĝiga servo esperanto-zentrum@web.de

 

 

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts