Gazetaro pri GEK-EEK


Artikoloj, gazeta lingvokurso, raportoj, radioelsendoj, televido

I. GAZETARO
Gazetara konferenco okazis la duan tagon de la kongreso, en vendredo (29.05.2009). Ĉeestis reprezentantoj ekz. de Norddeutscher Rundfunk (NDR), Harz Kurier, Neue Nordhäuser Zeitung.

En la regiona gazeto Harz Kurier aperis 28 arikoloj de aprilo gxis junio (dum cx. 2 monatoj preskaux po 3 artikoloj per semajno). 
Aperis longa artikolo pri Zamenhof kaj Esperanto kun la unua 'lingvokurseto', poste ĉiun lundon sekvis daŭrigo: mallongaj vortlistoj, kiuj ebligis al la legantoj rektan kontakton kun tiu internacia lingvo. Ni aŭdis de multaj urbanoj, ke ili fariĝis ŝatata legaĵo, multaj eklernis la vortojn, mallongajn frazojn en Esperanto.

1. Harz Kurier
Jen kelkaj artikoloj, (plej multaj kun fotoj), raportoj, kiuj aperis en tiu regiona gazeto pri la kongreso. Ili estas germanlingvaj, sed el la titolo vi povas iom diveni la enhavon kaj certe la ilustraĵoj, aldonaj fotoj estas kompreneblaj sen lingvaj konoj...
http://cid-b517a5b4cbe1345e.skydrive.live.com/browse.aspx/Gazetartikoloj%20GEK-EEK

(Aliajn artikolojn pri la agado de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro, pri Esperanto-eventoj en Herzberg kaj ĝia ĉiirkaŭaĵo vi povas trovi ĉe http://esperantourbo.spaces.live.com. Serĉu la fotoalbumojn en la dekstra parto de la retpaĝo.)

1.1 Kelkaj artikoloj de Harz Kurier aperis ankaŭ sur la hejmpaĝo de la gazeto http://harzkurier.de/suche.php?start=0&q=esperanto
Vi povas tie legi ankaŭ aliajn artikolojn kaj vidi fotojn el la lastaj kelkaj jaroj, kiuj raportas pri la agado de Esperanto-Gesellschaft Südharz / Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg.

2. Neue Nordhäuser Zeitung (NNZ), longa artikolo kun multaj fotoj: http://nnz-online.de/news/news_lang.php4?ArtNr=61948

Pri la diversaj eventoj de la kongreso raportis i.a. ankaŭ

3. Deutsche Depeschendienst (DDP)
4. Heiligenstädter Zeitung, 
5. Eichsfelder Tageblatt,

 II. RADIO 
1. Norddeutscher Rundfunk (NDR) faris 3:32 minutan elsendon (en ĝi la Hungara Parlamenta Koruso, Dr. Rudolf Fischer, Peter Zilvar, Sebastian Kirf). Ĝi estis elsendita la 30an de majo kaj plurfoje ripetita en la radio en la postaj tagoj. Klaku ĉi tien (3,23MB, mp3)
2. Stadtradio Göttingen  raportis ĉefe pri Herzberg - la Esperanto-urbo, kantado de infanoj sur la ĉefplaco, faris longan intervjuon kun Peter Zilvar, Otto Kern kaj lernejestro Frank Keller. La interesan radioprogramon vi povas aŭdi klakante ĉi tien (4,67MB, mp3).
3. RTL

III. TELEVIDO
Laŭ rakontoj NDR ankaŭ informis pri la komuna Esperanto-kongreso en la televida kanalo. 

IV. ESPERANTO-GAZETARO
Pluraj Esperanto-gazetoj raportis pri la kongreso kaj eĉ prezentis belajn fotojn pri Herzberg kaj pri la kongresaj eventoj sur la kovrilpaĝo. Por raportoj, bildoj klaku ĉi tien.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts