Manĝado


 Tagmanĝo estas mendebla por la tagoj 30-31-01 (sabato-dimanĉo-lundo) en la ginnazia kantino (5 €/persono/manĝo)
La mendo-listo kun la ofertoj estas legebla en la Dua informilo.  Bv. alklaki tie kaj resendi vian mendon al LKK ĝis 24.05.



1. Matenmanĝo: por tiuj, kiuj ne havos matenmanĝon en la hotelo, apartamento, ni ofertos matenmanĝon en la bufedo/manĝejo de la kongresejo.

2.a. Tagmanĝo en la kongresejo: eblos mendi manĝaĵojn, kiujn ĝenerale lernejanoj manĝas dum la lernotagoj kaj manĝi tiujn en la kongreseja manĝejo. Por deziroj bv. kontakti LKK.  (Informojn vidu antaŭ punkto 1).

2.b. Tagmanĝo en la urbo: multaj restoracioj, bufedoj (pluraj jam kun esperantlingva manĝokarto *) atendas vian viziton.

- restoracioj en la hoteloj (ekz. Jägerhof*, Landhaus Schulze, Englischer Hof)
- 2 grekaj: Akropolis* en la urbocentro, en la piedira strato, Artemis* proksime al la stacidomo
- 2 italaj: Mamma Mia*, Pizza Inn (ankaŭ hejma mendo eblas)
- 2 turkaj bufedoj: Mutlu's Döner* ĉe la ĉefplaco, Ihlas Döner & Pizzahaus
- ĉina: Nanjing*
- azia bufedo
- germana bufedo: Kulmbacher am Markt

3. Vespermanĝo: same kiel tagmanĝo, vidu ĉe 2.b

Trinkmono: ne estas malĝentile ne doni trinkmonon, tamen vi povas doni iom, se vi estas kontenta pri la servo, la loko, manĝaĵoj, trinkaĵoj.

4. Kafo, teo, trinkaĵoj, manĝaĵetoj: en la kongresejo estos bufedo kun trinkaĵoj, manĝaĵetoj, ktp.

5. Akvo: la loka akvo el la akvokrano estas tre bona, do senprobleme vi povas trinki ĝin.

 


 

 


ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts